Agatha Christie (naskiĝis la 15-an de septembro 1890 en Torquay, kaj mortis la 12-an de januaro 1976 en Wallingford) estis brita verkistino, kiu famiĝis ĉefe pro la dekoj da detektivaj rakontoj, kiujn ŝi verkis. Entute ŝi verkis 78 krimromanojn, unu spionan romanon, 19 teatraĵojn kaj multajn mallongajn suspensfilmojn, unu aŭtobiografion kaj - sub la pseŭdonimo Mary Westmacott - ses romantikajn librojn. Hans Becklin estas usona esperantisto, kiu aktive okupiĝas pri beletro, esperantologio, tradukado, recenzado, instruado, kaj eseado. Li estas revizianto de PIV kaj membro de Akademio de Esperanto. Laŭprofesie li estas luterana pastro en Pensilvanio, Usono.