Ian Fantom naskiĝis fine de la Dua Mondmilito en Stockport, Anglio, kaj konsciiĝis pri rolo de lingvoj en militoj. Subtenis Esperanton ekde la aĝo 13 kaj fariĝis Esperanto-parolanto je aĝo 16. Informadis en lokaj gazetoj. Studis fizikon ĉe la Universitato de Reading, kaj magistriĝis ĉe Universitato de Essex. Loĝis en aŭ apud Londono ekde 1969 kaj faris informadon por la Londona Esperanto-Klubo. Estis Informa Oficisto por la Universala Kongreso de Esperanto en 2001, kaj 2002 ĝis 2005 Estrarano pri Informado en Brita Esperanto-Asocio. Lia grupo starigis Esperantan Parlamentan Grupon, kiu en 1974 havis plimulton en la parlamenta ĉambro, kaj estis tre influa in publikaj rilatoj. Kunfondis en 1972 laborgrupon 'Grupo Kvin: Esperanto en la Radio kaj Televido', kiu produktis la radio-kurson 'Jen Nia Mondo', kiu disaŭdiĝis en diversaj radio-stacioj. En 1996 produktis retkurson 'Esperanto Viva!' (ĝis mil novuloj jare). Faris magistran esplorprojekton ĉe BSO en Utrecht por maŝintraduka projekto DLT, kaj poste kontraktis kun la kompanio pri diversaj taskoj. Laboris profesie por provizi sciencajn informojn en la industrio, kaj fine kontraktolaboris. Plej lasta kontrakto estis kiel Informa Oficisto en Esperanto-Asocio de Britio. Poste ekfaris esplorprojekton por eltrovi la veran kaŭzon de la rapida perdado de membroj, kaj eltrovis financajn neregulaĵojn. Poste dediĉis sin al esplorado kaj interŝanĝo de informoj pri ŝtataj intervenoj en aliaj grupoj, pri tiraneco kaj kaŭzoj de militoj. Gbeglo Koffi en 2004 fondis, kun Hans Bakker, lernejon Instituto Zamenhof en Lomé, Togolando, en kiu ĉiuj infanoj lernas Esperanton. Li fariĝis instruisto pri matematiko en la Instituto. Li estis vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kies bultenon Alvoko li redaktas. Krome li reprezentis UTE en la Komitato de UEA kaj fariĝis Estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1988-2004) kun respondeco pri Afriko. Tamen tie li renkontis internan politikon en la centro de la asocio, kaj fine devis ĉesigi sian laboron en tiu rolo. Li pretis kunlabori kun iu ajn grupo, kaj estis denuncita pro sia kunlaboro kun La Esperanta Civito. Evidentiĝis poste, ke ankaŭ aliaj kiuj denuncis lin laboras kun La Civito. Li verkis libron 'Sub la Verda Bluzo' pri siaj spertoj.
""tre koran dankon pro la raporto pri la rezultoj de via enketo kaj la pensinstigaj vortoj kiel konsekvenco el ĝi!"" ""Viaj klopodoj povas helpi por plibonigi, shanghi la aferojn, la sistemon. Iel ajn - viaj klopodoj estas estimendaj kaj honorigendaj - kaj tio estas la minimumo ke mi kundividas miajn trijarajn spertojn, sed probable mi restos che tio.""